Conspectus rerum Latinus 3/2006
Neformala Ekofin-Konsilio kunvenos en Helsinko la 8-9-an de septembro
La dutaga kunveno de la EKOFIN-konsilio traktos vastan aron da temoj, interalie la nunan staton kaj estontecon de la monda ekonomio, la stabilecon de la financaj merkatoj kaj la institucian evoluon de Internacia Mon-Fonduso (IMF). Antaŭos la EKOFIN-konsilion kunveno de la eŭro-grupo, t.e. de la dek du landoj kies komuna valuto estas eŭro. En vendredo, la 8-a de septembro, rekte elsendiĝos en Interreto, je la horoj 09.00 (GMT+3), 12.30 (GMT+3) kaj 16.45 (GMT+3), gazetaraj konferencoj de la prezidanteco. En sabato, la 9-an de septembro, la gazetara konferenco de la prezidanteco estos elsendita samrimede je 13.15 (GMT+3).
Informoj por la amaskomunikiloj: www.eu2006.fi/mediaguides
Pintkunveno EU-Korea Respubliko kaj EU-Ĉinio en Helsinko la 9-an de septembro
En Helsinko, la 9-an de septembro, okazos pintkunvenoj inter Eŭropa Unio kaj Korea Respubliko, kaj inter EU kaj Ĉinio. Gazetara konferenco de la prezidanteco elsendiĝos Interrete en eu2006.fi je 11.45 (EU-Koreio) kaj posttagmeze (EU-Ĉinio).
Informoj por la amaskomunikiloj: www.eu2006.fi/mediaguides
Pintkunveno de ASEM6 en Helsinko la 10-11-an de septembro 2006
En la pintkunveno nomata ASEM6 kunvenos reprezentantoj de 38 landoj de Azio kaj Eŭropo, kaj delegitoj de la Eŭropa Komisiono, por trakti en malferma kaj sincera interparolo la ĉeftemon “Tutmondaj defioj – Respondoj komunaj”. Interretaj elsendoj el la la pintkunveno videblos en la retejo www.asem6.fi. Dimanĉe, la 10-an de septembro, je 14.00 (GMT+3) la solena inaŭguro videblos per Interreto; same la gazetara konferenco de la finna ĉefministro je 21.45 (GMT+3). Lunde, la 11-an de septembro, posttagmeze elsendiĝos Interrete la solena fermo, kaj gazetara konferenco de la kunordigantoj je 17.30 (GMT+3).
ASEM6, Sesa Pintkunveno Azio-Eŭropo: www.asem6.fi
eu2006.fi je la dispono de amaskomunikiloj
La prezidanteco renkontas ĵurnalistojn la 6-an de septembro
La 6-an de septembro je 14.15 (GMT+2), ĉefministro Matti Vanhanen rekte respondas al demandoj de ĵurnalistoj, same televide kiel rete, sub la nomo Presidency meets the press, La prezidanteco renkontas ĵurnalistojn. La elsendo okazos per EbS (Europe by Satellite, Eŭropo per Satelito). Ĉi tiu programo, kiun produktas la finna EU-prezidanteco, EbS kaj la finnlanda publikserva radia kaj televida kompanio YLE, estos elsendata unufoje monate dum la finna prezidanteco. Ĝin povas spekti ĉiuj kun aliro al Interreto aŭ al EbS-elsendoj satelitaj.
La prezidanteco renkontas ĵurnalistojn: www.eu2006.fi/pmp
Conspectus rerum Latinus
La venonta numero de Conspectus Latine aperos merkrede, la 13-an de septembro.
Conspectus rerum Latinus: www.eu2006.fi/newsletters/
Originala teksto © la buroo de la finna registaro (Valtioneuvoston kanslia – Statsrådets kansli).
