Kio estas ĉio ĉi?

En tiu ĉi retejo, vi trovos tradukojn de la bultenoj de la finna EU-prezidanteco, kiu daŭris de julio ĝis decembro 2006.

La projekton estigis mi, Tim Morley, helpata de Kalle Kniivilä kiel tradukanto al/el la finna. La tradukojn el la latina faris Gabriel Beecham, István Ertl, Hans-Christoph Schroeter, Jozo Marević, Alejandro Pareja, kaj aliaj. Brian Moon multe helpis per korektado de la tradukoj. Pri la ĝenerala organizado kaj pri la retejo ĉe WordPress.com ankaŭ respondecis mi.

La komentoj ligitaj al tiu ĉi blogaĵo aperis dum la projekto.

17 Respondoj to “Kio estas ĉio ĉi?”

  1. FAMo Says:

    Saluton

    Eble estus ankoraux pli bone kun esperantigita versio de la WordPressinterfaco?

    Vidu tiuteme:

    http://bertilow.com/blogo/?p=48

    kun gratulaj salutoj
    FAMo

  2. Tim Morley Says:

    Mi konscias pri tiu traduko de (nun malnova) versio de WordPress, sed tiu ĉi blogo estas gastigita ĉe WordPress.com, do mi dependas de la tieaj respondeculoj por tiaj aferoj.

    Tamen, ili ja proponas tradukitajn interfacojn de antaŭnelonge, kaj ni laboras pri la esperantigo (kiu baziĝas sur la laboro de Bertilo pri la antaŭa versio). Ĝi do devus aperi post ne tro da tempo.

  3. luiz alberto de oliveira coelho Says:

    gratulegon.
    la novajhon mi dissendis al la vasta amikaro.
    chu eblas aboni la e-lingvan version de conspectus rerum latinus?

  4. Tim Morley Says:

    Dankon pro la gratulo kaj pro la dissciigo.

    Vi povas aboni al Conspectus en Esperanto per tiu ĉi RSS-datumfonto.

  5. benoît philippe Says:

    Gratulon pro via uzo de la neutrala internacia lingvo Esperanto por demokrata internacia informado en demokrata multnacia Europo.

  6. Roland Says:

    Gratulon por la trafa kaj historia decido fare de la nacia Finna amaskomunikaj instancoj ne nur uzi la historian Euxropan interlingvon, sed ankaux kiel unue uzi la espereble onta interlingvo de Euxropunio!

    En la mondo venas nova vento!

  7. Jozefo Jargan Says:

    Gratulon pro uzado de Esperanto por diskonigo de informoj pri UE-aferoj!

  8. Kurt Fischer Says:

    Se la Esperanto-movado povus gajni la aliajn malgrandajn naciojn de Eu
    por sekvi tiajn iniciatojn, ni antauenigxus. Povus aligxi ankau pli grandaj
    sxtatoj kiel Italio au Hispanio, kies lingvoj ne gxuas adekvatan statuson
    en EU.

  9. skirlet Says:

    Gratulon pro via laboro!

  10. Jorgos Says:

    Après avoir parcouru l’Europe à vélo, il y a une vingtaine d’années, accompagné par des dixaines d’amis, afin de populariser l’idée du Droit à une Communication Directe par la langue neutre Esperanto (le latin moderne), je ne peux que me réjouir du fait que la Finlande ait mis en pratique ce qui, trop souvent, reste un bon voeux …quand ce n’est pas un tabou ! Kiitos ! Js.
    Gratulegon al Finnoj, la laboro ne fini’gis sed jam finni’gis : bona eko ! Bonan e’hon !!!
    Dankon al Tim, neniu plu timu, nur Tim-imitu ! Js.

  11. Bira Fehera Says:

    Ho! Feliĉe mi trovis tian retpaĝon.
    Nun mi povos pli koni pri la finnaj agadoj Eŭropen.
    Mi atendas nun ke aliaj kopiu tian bonideon.
    Gratulon kaj sukceson ĉiam.

  12. Luis Ladeira Says:

    Gratulon.
    Tim, shajnas ke la vojo por aboni la europan raporton ne funkcias. Eble vi aldonis ne taugan adreson al siglo RSS-datumfonto. Au tio, kion vi proponas nur taugas fakulon.
    Mi dankas vian laboron por Europo per Esperanto.

  13. timsk Says:

    Saluton Luis, kaj dankon pro la mesaĝo.

    La adresoj de la ligiloj por la RSS-novaĵfonto estas bonaj, sed vi bezonus RSS-legilon por povi uzi ilin. Mi ege ŝatus provizi vin ankaŭ per retmesaĝa abonservo, sed bedaŭras, ke tio ne eblas kadre de WordPress.com.

    Informe, RSS estas tre konvena rimedo por ricevi regulajn novaĵojn el multaj diversaj fontoj, ekz. de blogoj, de BBC News, aŭ de plej diversaj fakaj novaĵretejoj. Per RSS-legilo, vi aŭtomate ricevus atentigilojn de la novaĵfontoj, kiujn vi abonis, sed la devo viziti ĉiujn retejojn por malkovri la novaĵojn.

    Tamen, se vi ankoraŭ ne uzas RSS, estas vere ke retmesaĝoj estus egale taŭgaj, eĉ pli, sed tion mi povas fari.

    Vi simple revenu al la retejo ĉiusemajne ĝis decembro!

  14. Luis Ladeira Says:

    Dankon, Tim
    jes mi revenos. Fakte mi scias nenion pri RSS.

  15. Francisko Lorrain Says:

    Gratulon, Tim. Esperanto estas multe pli facile komprenebla ol latino.
    Du rimarketoj:
    1. mia retumilo ne montras la supersignitajn literojn en la tri linioj sub la titolo, sed montras ilin en ĉiuj aliaj partoj de la paĝo.
    2. en la dua alineo de la oktobra teksto: komencigitaj > komencitaj ?

  16. Henriette Vanechop Says:

    Saluton ! Mi gxuis legi vian forumon… Kial vi malaperis ?

    Cxu E.U. jam uzas Esperanton ?

    Bondezirojn el Australio

    Henriette.

  17. timsk Says:

    Saluton Henriette.

    Ni ne “malaperis”, sed tiu laboro estas finita. La celo estis esperantigi la ĉiusemajnajn latinlingvajn novaĵleterojn de la finna prezidenteco de EU, kaj tion ni faris. Post la ses monatoj de la finna prezidenteco, alia lando transprenis ĝin, kaj nur la finnoj informas latinlingve, do la laboro ĉesis.

Leave a Reply