Kio estas ĉio ĉi?

Januaro 3, 2007

En tiu ĉi retejo, vi trovos tradukojn de la bultenoj de la finna EU-prezidanteco, kiu daŭris de julio ĝis decembro 2006.

La projekton estigis mi, Tim Morley, helpata de Kalle Kniivilä kiel tradukanto al/el la finna. La tradukojn el la latina faris Gabriel Beecham, István Ertl, Hans-Christoph Schroeter, Jozo Marević, Alejandro Pareja, kaj aliaj. Brian Moon multe helpis per korektado de la tradukoj. Pri la ĝenerala organizado kaj pri la retejo ĉe WordPress.com ankaŭ respondecis mi.

La komentoj ligitaj al tiu ĉi blogaĵo aperis dum la projekto.


Conspectus rerum Latinus 18/2006

Decembro 20, 2006

Eŭropa Konsilio pridiskutas principojn por plilarĝigado
Dum ĝia kunveno en Bruselo la 14-15-an de decembro, Eŭropa Konsilio profunde diskutis pri la plilarĝigo-principoj de EU. La ŝtatestroj kaj registarestoj publike sciigis, pri kio ili interkonsentis rilate la plilarĝigo-procezon: plilarĝigado daŭre estos ĉefprioritato, kaj neniel povas okazi, ke Eŭropa Unio ne plu estos daŭre malferma unio.

Interalie estis du aliaj temoj, kiujn la partoprenantoj taksis gravegaj: unu estis esploro pri kiel oni pli kompetente elfaru decidojn pri situacioj rilate justicon kaj internajn aferojn; la alia temo esploris tion de la vidpunkto de enmigrado-politiko. Eŭropa Konsilio decidis, ke renovigado de la procezo de decidofarado estu parto de la venontaj interkonsiliĝoj rilate renovigadon de la Traktato. La sama Konsilio ankaŭ akordiĝis pri la eŭropa enmigrado-politiko, kaj interkonsentis pri estontaj agadoj por la jaro 2007: oni pli bone kunlaboros kun aliaj ŝtatoj, oni asignos pli da mono por la prizorgado de landlimoj, kaj oni plifortigos la kapablon de la Unio ordigi subitan amas-enmigradon.

La gazetaraj konferencoj, kiujn oni rekte elsendis per Interreto vendrede kaj ĵaŭde, estas spekteblaj per arkivaj dosieroj en www.eu2006.fi.
www.eu2006.fi/calendar/vko50/en_GB/1136456998803/

Finnlando plenumas siajn ĉefajn intencojn
La Finna Prezidanteco de EU ĉesos je la fino de la jaro, pro kio Finnlando, kiam Eŭropa Konsilio estis kunveninta en Bruselo, eldonis vendrede la 15-an de decembro resumon de aferoj okazintaj kaj faritaj dum la finna prezidado:

La ĉefaj traktaĵoj de la finna prezidanteco de EU estis plilarĝigado, energio-politiko, daŭra pliakrigo de konkurenco, batalado kontraŭ klimatŝanĝiĝo, la Proksim-Oriento, kaj daŭra kunlaborado inter EU kaj Rusio. Finnlando do kontentas pri tio, kion oni plenumis.

Conspectus rerum Latinus
La venonta numero de Conspectus eldoniĝos merkrede, la 27-an de decembro.
www.eu2006.fi/newsletters/

La redaktoroj de la finna prezidanteco de EU en Interreto deziras al ĉiuj legantoj Bonan Kristnasko-Feston!

Originala teksto © la buroo de la Finna registaro (Valtioneuvoston kanslia – Statsrådets kansli).


Conspectus rerum Latinus 17/2006

Decembro 13, 2006

Plilarĝigo, Justico, Internaj Aferoj estos ĉefaj temoj de Eŭropa Konsilio en decembro
Sub gvido de Finnoj, prezidantaj EU, kunveno de Eŭropa Konsilio okazos en Bruselo la 14-an kaj la 15-an de decembro. La kunvenon prezidos Matti Vanhanen, la finna ĉefministro. Precipa temo en tiu kunveno estos la plilarĝigo de EU. Fundamento de diskutoj, kiuj inter ŝtatestroj kaj registrarestroj fariĝos, estos la decido pri plilarĝigostrategio, kiun aprobis la Eŭropa Komisiono la 8-an de novembro, kaj speciala referaĵo, kunligita kun tiu temo, pri la kapablo de EU akcepti novajn membrojn. Proponite estos plifortigi la akordon inter la Membro-Ŝtatoj de EU pri la metodo, per kiu la proceso de plilarĝigo fariĝu.

La Eŭropa Konsilio koncentriĝos ankaŭ je alia principa temo, t.e. sur justico kaj internaj aferoj. Ŝtatestroj kaj registarestroj diskutos, kiel aferoj, liberecon, sekurecon kaj justicon koncernantaj, pli bone estu decidataj kaj traktataj. Celo estos devontigi la Membro-Ŝtatoj, ke ili pli efike ol antaŭe decidu pri justicaj kaj internaj aferoj.

Gazetara konferenco okazos ĵaude la 14-an de decembro la 22.00 (GMT +1) kaj vendrede la 15-an de decembro je la 13.00 (GMT +1) kaj estos rekte videblaj per interreto aŭ el dosiero elŝutebla ĉe www.eu2006.fi
http://www.eu2006.fi/calendar/vko50/en_GB/1136456998803/

Conspectus rerum Latinus
La venonta numero de Conspectus aperos latine merkrede la 20-an de decembro.
www.eu2006.fi/newsletters/

Originala teksto © la buroo de la Finna registaro (Valtioneuvoston kanslia – Statsrådets kansli).


Conspectus rerum Latinus 16/2006

Decembro 4, 2006

Neformala ministra kunveno: Eŭropa Kunlaboro pri Profesia Edukado kaj Trejnado, Helsinko, la 4-an kaj 5-an de decembro
La ministroj respondecaj pri profesia edukado kaj trejnado en EU renkontiĝos por neformala ministra kunveno en Helsinko la 4-an kaj 5-an de decembro, sub gvido de Antti Kalliomäki, ministro pri edukado kaj scienco.

Ministroj intencas aprobi la komunikaĵon (komunan dokumenton) de Helsinko, en kiu estas priskribita la komuna politiko rilate al la profesia edukado kaj trajnado dum la du venontaj jaroj.

Dum la kunveno diskutiĝos la loko de profesia edukado kaj trejnado en Eŭropo kaj difiniĝos celojn por la ĉi-terena eŭropa kunlaboro en la venontaj du jaroj. Kunlaboro en la kampo de profesia edukado kaj trejnado estas parto de la Kopenhaga procezo, responda al la Bolonja procezo rilate superan edukadon.
www.eu2006.fi/calendar/vko49/en_GB/1129705891255/

Konsilio pri Konkurenco en Bruselo la 4 an de decembro
La 4-an de decembro kunvenos en Bruselo la konsilio pri konkurenco, kiun prezidos Mauri Pekkarinen, la finna ministro pri komerco kaj industrio. Ministri parolos pri multoblaj novagadstrategioj kaj aprobos decidojn pri preferendaj strategioj, kiuj rilatas al novagadprocedo en la EU. Ili diskutos ankaŭ pri la domando, kiel la impostleĝoj povas esti alĝustigataj al la prezenco, kaj pri la progresado de la „La PLI Bona Reguligo“. Ili ankaŭ esprimos siajn vidpunktojn pri la estontaj prioritatoj koncernantaj la vivon de laborantoj.
www.eu2006.fi/calendar/vko49/en_GB/1147785421623/

Konsilio pri Justicio kaj Internaj Aferoj en Bruselo (JA), la 4 -an kaj la 5-an de decembro
Ministroj de EU, respondecaj pri Justico kaj Internaj Aferoj , kunvenos la 4-an kaj la 5-an de decembro por interkonsiliĝi. Estas proponite interalie aprobi la decidojn pri la efektivigado de Haga Programo.

Lunde la partoprenantoj sub la gvido de Leena Luhtanen, ministro pri Justico intencas ricevi komunan decidon, ke antaŭaj juĝaj decidoj en alia EU ŝtato faritaj estu agnoskata (respektata) en novaj kriminalaj proceduroj. La ministroj celos ankaŭ, se eble estas, aprobi ĝeneralan interkonsenton pri translokigado de arestitoj (krimuloj) kaj decidi pri la fondo de agentejo koncernanta fundamentajn EU-rajtojn.

Marde, kiam la kunvenon prezidos Kari Rajamäki, ministro pri Internaj Aferoj, estos decidate, kiom da tempo estos koncedende por la plilarĝigo de la Schengen-regiono. Aliaj aferoj, pri kiuj la partoprenantoj krome devas decidi, estas la plua evoluo de gardadostrategio rilate al la EU-limoj kaj la decidoj pri estonta regularo de EUROPOL. Krome estos referaĵoj, en kia grado la strategio de la eksteraj rilatoj bone evoluiĝis kaj kian efekton havis la strategio kontraŭ teroristoj; same referato pri la alpreno de rezolucioj, per kiuj la propagando de radikalismo kaj la varbado de teroristoj estas haltebla.

La konsilio celos ankaŭ decidi, kun kiaj remedoj ĝi povas monon disponigi al la restaŭradoj.
www.eu2006.fi/calendar/vko49/1147766959515/

Prezidanteco renkontas ĵurnalistojn la 8-an de decembro
La 8-an de decembro je la 14:15 (GMT +1) la ĉefministro Matti Vanhanen en la programo „Prezidanteco renkontas ĵurnalistojn“ respondos publike al la demandoj de ĵurnalistoj kaj en televidprogramo kaj en interreto . Ĝis la fino de la finna prezidanteco tiu elsendo, kiu per EbS estos elsendata, unufoje en monato kaj estos videbla de ĉiuj, kiuj havas aliron al interreto aŭ EbS.

Conspectus rerum Latinus
La venonta numero de Conspectus rerum Latinus aperos merkrede, la 13-an de decembro.
www.eu2006.fi/newsletters/

Originala teksto © la buroo de la Finna registaro (Valtioneuvoston kanslia – Statsrådets kansli).


Conspectus rerum Latinus 15/2006

Novembro 29, 2006

Konsilio pri Laboro, Socia Politiko, Sano kaj Konsumado (EPSCO) en Bruselo la 30-an de novembro kaj la 1-an de decembro
La konsilio EPSCO, kunvenonta la 30-an de novembro kaj la 1-an de decembro en Bruselo, traktos pri la starigo de Euxropa Fondajxo pri Tutmondigo kaj provos trovi politikan konsenton pri la Komunuma Sanprogramo.

La konsilio ankaux alprenos konkludojn pri : konsiderado de san-aspektoj en cxiuj politikoj, la strategio de EU por redukti alkohol-rilatajn damagxojn, la pritakso de la rezultoj de la Pekina Agadplatformo, kaj pri seksa egaleco. Krome estos prezentita raporto de la prezidio pri la transportebleco de pensiaj rajtoj, kaj traktigxos la Verda Libro pri laborjuro.

La konsilion prezidos Tarja Filatov, ministrino pri laboro, Liisa Hyssälä, ministrino pri sano kaj sociaj servoj, kaj Tuula Haatainen, ministrino pri sociaj aferoj kaj sano. La publikaj kunsidoj okazos cx. 10.00 (GMT+1) jxauxde kaj cx. 9.30 (GMT+1) vendrede. Gazetaraj konferencoj estos arangxitaj cx. 14.30 (GMT+1) jxauxde kaj cx. 18.00 (GMT+1) vendrede. Kaj la publikaj kunsidoj kaj la gazetaraj konferencoj estos interrete spekteblaj, cxu samtempe cxu poste en la arkivejo, cxe http://www.eu2006.fi.
http://www.eu2006.fi/calendar/vko48/en_GB/1147792042580/

Venontan semajnon:
Neformala ministra kunveno: Eŭropa Kunlaboro pri Profesia Edukado kaj Trejnado, Helsinko, 4-5. decembro
La ministroj respondecaj pri profesia edukado kaj trejnado renkontigxos por neformala ministra kunveno en Helsinko la 4-an kaj 5-an de decembro, sub gvido de Antti Kalliomäki, ministro pri edukado kaj scienco.

En la kunveno oni diskutos la lokon de profesia edukado kaj trejnado en Euxropo kaj difinos celojn porla cxi-terena euxropa kunlaboro en la venontaj du jaroj. Kunlaboro en la kampo de profesia edukado kaj trejnado estas parto de la Kopenhaga procezo, responda al la Bolonja procezo rilate superan edukadon.

Okaze de la kunveno ministro Antti Kalliomäki kaj komisionano Ján Figel’ premios dek sukcesajn projektojn subtenintajn la celojn de la Kopenhaga procezo dank’ al financado el la EU-programo Leonardo da Vinci.
http://www.eu2006.fi/calendar/vko49/en_GB/1129705891255/

Conspectus rerum Latinus
La venonta numero de Conspectus rerum Latinus aperos lundon, la 4-an de decembro.
www.eu2006.fi/newsletters/

Originala teksto © la buroo de la Finna registaro (Valtioneuvoston kanslia – Statsrådets kansli).


Conspectus rerum Latinus 14/2006

Novembro 22, 2006

Konsilio pri Transporto, Telekomunikado kaj Energio, en Bruselo la 23-an de novembro
Konsilio pri Energio intencas diskuti la estontan energian politikon; tial la ministroj repondecaj pri Energio parolos en la kunveno, per kiaj paŝoj kaj en EU kaj en aliaj kunlaborantaj ŝtatoj eblas atingi pli grandan utilon el la energio kaj pligrandigi la uzadon de renovigeblaj energispecoj.

Tiun ĉi kunvenon de la parto de la Konsilio, kiu respondecas pri energio, prezidos Mauri Pekkarinen, la finna ministro pri Komerco kaj Industrio.

Malferma kunsido de tiu ĉi kunveno estas planita je la 10:15 (GMT + 1) kaj la gazetara konferenco, kiu komenciĝos proksimume je la 13:00 (GMT + 1), estos rigardebla rekte per interreto aŭ per arkiva dosiero elŝutebla ĉe www.eu2006.fi

Pintkunveno EU-Rusio en Helsinko la 24-an de novembro
En pintkunveno EU-Rusio precipe estos diskutate pri kunlaboro inter EU kaj Rusio pri energio, naturmedio, edukado, kulturo, justico kaj internaj aferoj. Sur la tagordo estos ankaŭ eksteraj aferoj, kiuj havas grandegan gravecon, ekz. la situacio en Irano, Proksima Oriento, Okcidenta Balkano, Norda Koreio.

La partoprenontoj strebos atingi koncepton de nova traktato inter EU kaj Rusio. Tuj ĉi nova traktato rilatas grandskale al komerco kaj energio.

La EU-delegitaron prezidos ĉefministro Matti Vanhanen , la rusan delegitaron prezidento Putin. Ĉeestos ĉi tiun kunvenon flanke de EU ankaŭ José Manuel Barroso, la prezidanto de la Europa Komisiono, kaj Javier Solana, Alta Reprezentanto pri la komuna politiko pri eksteraj aferoj kaj sekureco.

La gazetara konferenco, kiu komenciĝos proksimumee je la 15:30 (GMT + 1), estos rigardebla rekte per interreto aŭ per arkiva dosiero elŝutebla ĉe www.eu2006.fi
http://www.eu2006.fi/calendar/vko47/en_GB/1159261767620/

Pintkunveno pri la Norda Dimensio (ND) en Helsinko la 24-an de novembro
EU, Rusio, Norvegio kaj Islando, kiuj formas la asocion de la ND, kunvenos la 24-an de novembro. Estas proponite aprobi malneton de nova dokumento rilate al ND, kiu anstataŭu la malnovan analogan dokumenton. Per la nova dokumento ND sin turnos al komuna politiko, kiun ĉiu partoprenanto de ND respektu ekde la venonta jaro 2007.

Flanke de EU la kunvenon ĉeestos Matti Vanhanen, la finna ĉefministro, José Manuel Barroso, la prezidanto de Europa Komisiono, Javier Solana, delegito kun grandega graveco pri eksteraj aferoj kaj sekureco. El Rusio venos prezidento Putin, el Norvegio ĉefministro Jens Stoltenberg kaj el Islando ĉefministro Geir Hilmar Haarde. Kaj ĉeestos la finna prezidento Tarja Halonen.

La gazetara konferenco, kiu komenciĝos proksimume je la 15:30 (GMT + 1), estos rigardebla rekte per interreto aŭ per arkiva dosiero elŝutebla ĉe www.eu2006.fi
http://www.eu2006.fi/calendar/vko47/en_GB/1163593399449/

Conspectus rerum Latinus
La venonta numero de Conspectus latine aperos merkrede la 29-an de novembro.
www.eu2006.fi/newsletters/

Originala teksto © la buroo de la Finna registaro (Valtioneuvoston kanslia – Statsrådets kansli).


Conspectus rerum Latinus 13/2006

Novembro 15, 2006

Ministra forumo EU-Okcidenta Balkano en Tirano, Albanio, la 17-an de novembro
Ministra Forumo EU-Okcidenta Balkano estos en Tirano, en Albanio, la 17-an de Novembro 2006. Unuafoje okazos nun, ke Forumo pri Justico kaj interaj aferoj inter Europa Unio kaj Okcidenta Balkano, pri kio oni pridiskutis en Tesaloniko kaj en la sama regiono de Okcidenta Balkano tion daurigas. Konsilio decidis organizi Forumon en Albanio dezirante la efikan agadon de la Unio, rilate al justico kaj interaj aferoj en tiu regiono pligrandigi kaj la kooperacion inter Unio kaj Okcidenta Balkano plifortigi. Finnio pro sia prezidanteco en Unio preparos tiun Forumon kune kun Albanio.

El Okcidenta Balkano en la Forumo partoprenos Albanio, Bosnio kaj Hercegovino, Kroatio, iama Jugoslava respubliko Macedonio, Montenegro kaj Serbio. Kosovon reprezentos UNMIK, tio estas nuna administrativa legacio de Unuiĝintaj Nacioj por Kosovo, sed same estos invititaj novaj ministroj de interaj aferoj kaj justico de Kosovo. La Forumon prezidos Kari Rajamaki, ministro de interaj aferoj kaj Leena Luhtanen, ministrino de justico de Finnio. El Komisiono ĉeestos vicprezidanto Franco Frattini, respondeca pri justico, libereco kaj sekureco.

Oni pritraktos la jaran situacion de specialaj rimedoj batalantaj kontrau kriminalaj organizaĵoj. El la ĉefaj temoj estos pritraktota ankaŭ tiu pri efika protektado de atestantoj.

“EUROMED” — Kunveno de ministroj pri eksteraj aferoj en Tampere, la 27-an kaj 28-an de novembro
Al ministra kunveno Europ-Mediteranea (EuroMed) en urbo Tampere la 27-an kaj 28-an de novembro kolektiĝos ministroj de EU por eksteraj aferoj.

Ĉi tiu kunveno esence havas grandegan gravecon, ĉar temas pri la aferoj komencigitaj jam en Barcelono kaj oni pritraktos tion je ĉiu 18-a en la monato.

Krom la ministroj de Europa Unio kaj iliaj mediteraneaj kolegoj (el Alĝerio, Egiptio, Israelo, Jordanio, Libano, Maroko, Sirio, Tunizio, Turkio, reĝimo de Palestino) ankaŭ ĉeestos legatoj de diversaj EU-institucioj kaj same tiel observantoj.

En temoj pritraktotaj estas gravaj demandoj pri Europ-Mediteranea solidareco, sed kiuj argumentoj estos konsiderindaj, plejparte tamen dependas de tio, kiaj politikaj kondiĉoj dominos estontece. La kunvenon prezidos Erkki Tuomioja, finna ministro por eksteraj aferoj.

Se volas scii pluajn informojn pretigitajn por ĵurnalistoj, vidu www.eu2006.fi.

Conspectus rerum Latinus
La venonta numero de CONSPECTUS RERUM LATINUS aperos merkredon, la 22-an de novembro 2006.
www.eu2006.fi/newsletters/

Originala teksto © la buroo de la Finna registaro (Valtioneuvoston kanslia – Statsrådets kansli).


Conspectus rerum Latinus 12/2006

Novembro 8, 2006

Kunveno de partiojn, kiuj aprobis la interkonsento de U.N. pri klimatoŝanĝiĝo, kaj de la grupo, kiu partoprenis je la Kioto-protokolo, en Najrobio, Kenjo, de la 6-a ĝis la 17-a de decembro
La kunveno de ĉiuj grupoj rilate al naturmedio estas la plej granda kaj grava kunveno dum la finna prezidanteco kaj okazos en Najrobio, Kenjo, de la 6-a ĝis la 17-a de decembro. Tie realiĝos kaj la dekdua kunveno de partioj, kiuj aprobis la interkonsentkoncepton de U.N. pri klimatoŝanĝiĝo (UNFCCC), kaj la kunveno de la grupo, kiuj partoprenis en la Kioto-protokolo.

Dum la kunsidoj la kunveno direktos sian atenton ankaŭ al la progreso de la decidoj de Montrealo, kiujn oni alprenis en decembro de 2005.

La delegitojn de la EU-Konsilio, kiuj partoprenos la kunvenon, prezidos Jan-Erik Enestam, ministro pri naturmedio, kiu ankaŭ esprimos la vidpunktojn de EU. La numero de la partioj, kiuj sendos delegitojn, estos ĉirkaŭ 180. UNFCC zorgos, ke la kunveno estos videbla en la interreto. La interretadreso de tiu ĉi elsendo estos www.eu2006.fi
www.eu2006.fi/calendar/vko45/1148716606113/

“EUROMED” — Kunveno de ministroj pri eksteraj aferoj en Tampere, la 27-an kaj 28-an de novembro
Al ministra kunveno Europ-Mediteranea (EuroMed) en urbo Tampere la 27-an kaj 28-an de novembro kolektiĝos ministroj de EU por eksteraj aferoj.

Ĉi tiu kunveno esence havas grandegan gravecon — ĉar temas pri la aferoj komencitaj jam en Barcelono kaj okazos ĉiun 18-an monaton.

Krom la ministroj de Eŭropa Unio kaj iliaj mediteraneaj kolegoj (el Alĝerio, Egiptio, Israelo, Jordanio, Libano, Maroko, Sirio, Tunizio, Turkio, reĝimo de Palestino) ankaŭ ĉeestos legatoj. En temoj pritraktotaj estas gravaj demandoj pri Europ-Mediteranea solidareco, sed kiuj argumentoj estos konsiderindaj, plejparte tamen dependas de tio, kiaj politikaj kondiĉoj dominos estontece. La kunvenon prezidos Erkki Tuomioja, finna ministro por eksteraj aferoj.

Limtago, antaŭ kiuj delegitoj devas montri la ŝtatan akreditaĝon al la organizantoj, estas la deka de novembro.

Se volas scii pluajn informojn pretigitajn por ĵurnalistoj, vidu www.eu2006.fi.
www.eu2006.fi/calendar/vko48/en_GB/1136380225208/

Conspectus rerum Latinus
La venonta numero de CONSPECTUS RERUM LATINUS aperos merkredon, la 15-an de novembro 2006.
www.eu2006.fi/newsletters/

Originala teksto © la buroo de la Finna registaro (Valtioneuvoston kanslia – Statsrådets kansli).


Conspectus rerum Latinus 11/2006

Novembro 1, 2006

Verona IV – Kunveno pri trafiksekureco la 3-4-an de novembro
La 4-an kaj 5-an de novembro EU-aj ministroj respondecaj pri transportado havos sian kvaran kunvenon pri trafiksekureco. Proponite estas nutri la laboron de EU rilate trafiksekurecon kaj elpensi novajn metodojn, per kiuj oni povus kontraŭagi la problemojn. Finnlando, kune kun Eŭropa Komisiono kaj Italio, respondecos pri la tagorderoj de la kunveno. La temo estos “Novemaj aliroj al trafiksekureco”. Partoprenontoj venos el la landoj de EU, kaj cetere el Norvegio, Islando, Svislando, Usono, Rusio kaj Hindio.

La kunvenon prezidos Susanna Huovinen, la finna ministro pri transportado kaj komunikado, kaj Cesare de Piccoli, la itala vicministro pri transportado.
www.eu2006.fi/calendar/vko44/1147249528163/

Konsilio EKOFIN en Bruselo la 7-an de novembro
La Konsilio pri Ekonomiaj kaj Financaj Aferoj (EKOFIN) kunsidos en Bruselo la 7-an de novembro je la 10.45 (GMT+1). La Konsilion prezidos Eero Heinäluoma, la finna ministro pri financoj. Oni pridiskutos la subteneblecon de publikaj financoj, minimumajn akcizojn je alkoholaj trinkaĵoj, kaj impostajn rabatojn por vojaĝantoj. Ministera kunveno okazos kune kun la membrolandoj de ELKA je la 10.00 (GMT+1). La Konsilion EKOFIN antaŭos kunveno de la Eŭrogrupo (t.e. la dekdu landoj, kies komuna monvaluto estas eŭro) la 6-an de novembro.

La malferma kunsido de la Konsilio, kiu okazos je proksimume la 11.00 (GMT+1), kaj gazetara konferenco, kiun oni atendos je la 13.10 (GMT+1), estos spektebla rekte per Interreto en http://www.eu2006.fi. Bonvolu noti, ke la somera tempo en EU finiĝis pasintsabate. La brusela horo aktuale estas GMT+1, kaj la helsinka horo estas GMT+2.
www.eu2006.fi/calendar/vko45/1147784846727/

Eksterordinara Konsilio pri Laboro, Socia Politiko, Sano kaj Konsumado (EPSCO) en Bruselo la 7-an de novembro
La 7-an de novembro, la Konsilio pri Laboro, Socia Politiko, Sano kaj Konsumado havos en Bruselo eksterordinaran kunsidon, kiu plene dediĉiĝos al la direktivo pri labortempo. Finnlando, en sia rolo kiel la nuntempa postenanto de la prezidanteco, strebas al atingo de interkonsento pri amendoj al tiu direktivo. La kunsdon prezidos Tarja Filatov, la finna ministro pri laboro.

La horo de la gazetara konferenco konfirmiĝos poste, kaj ankaŭ la ejo, kie la interretaj elsendoj estos disponeblaj aŭ rekte aŭ per arkiva registraĵo
www.eu2006.fi/calendar/vko45/en_GB/1147792042580/

CONSPECTUS RERUM LATINUS
La venonta numero de Conspectus Latine aperos merkrede la 8-an de novembro.
www.eu2006.fi/newsletters/

Originala teksto © la buroo de la finna registaro (Valtioneuvoston kanslia – Statsrådets kansli).


Conspectus rerum Latinus 10/2006

Oktobro 24, 2006

Pintkunveno EU-Ukrainio en Helsinko la 27-an de oktobro
Finnlando gastigos la pintkunvenon de Eŭropa Unio kaj Ukrainio, kiu okazos en Helsinko vendrede la 27-an de oktobro. Ĉefministro Matti Vanhanen estros la EU-an delegitaron, kaj prezidento Viktor Juŝĉenko estros la ukrainan delegitaron. Flanke de Eŭropa Unio ankaŭ ĉeestos ĉi tiun kunvenon José Manuel Barroso, la prezidento de Eŭropa Komisiono, kaj Benita Ferrero-Waldner, membro de Eŭropa Komisiono. Erkkii Tuomioja, finna ministro pri eksteraj aferoj, kaj Paula Lehtomäki, ministro pri komerco kaj progreso, ĉeestos reprezente de la finna prezidanteco.

Oni antaŭvidas, ke la helsinka kunveno ĉefe pritraktos dupartiajn aferojn, por fortigi politikajn kaj ekonomiajn rilatojn inter Eŭropa Unio kaj Ukrainio. Inter la diskutaĵoj estos aferoj pri energio, la eŭropa najbaropolitiko, kaj la plej gravaj internaciaj aferoj. La alia ĉefa intenco estas pritaksi pri kiel la aferoj komencitaj ĉe la pintkunveno EU-Ukrainio en 2005 estas progresintaj.

La gazetara konferenco pri la kunveno, okazonta je la 14.00 (GMT+3) estos spektebla rekte per Interreto aŭ per arkiva dosiero en eu2006.fi.
www.eu2006.fi/calendar/vko43/en_GB/1159961562645/

Konstanta Konsilio pri Kunlaborado EU-Rusio kunvenis en Helsinko la 29-30-an de oktobro
La kvina kunveno de la Konstanta Konsilio pri Kunlaborado EU-Rusio en ties formato pri justico kaj internaj aferoj okazos la 29-30-an de oktobro en Helsinko. La kunveno ĉefe kloplodos efektivigi, ke Eŭropa Unio kaj Rusio daŭre fortigos kaj disvolvigos sian kunlaboradon pri libereco, sekureco kaj justico. Krom tio oni tre precize ekzamenos pri kiomgrade oni estas efektiviginta la vojoplanon pri komunaj libereco, sekureco kaj justico inter EU kaj Rusio. Inter la aferoj, kiujn la partoprenantoj diskutos, estas tramovado de homoj, terorismo, organiza krimo, kaj juĝa kunlaborado pri civilaj kaj kriminalaj aferoj.

La gazetara konferenco okazonta lunde la 30-an de oktobro je la 15.00 (GMT+3) estos spektebla rekte per Interreto aŭ per arkiva dosiero en eu2006.fi.
www.eu2006.fi/calendar/vko43/en_GB/1160648455975/

Conspectus rerum Latinus
La venonta numero de Conspectus Latine aperos merkrede, la 1-an de novembro.
www.eu2006.fi/newsletters/

Originala teksto © la buroo de la Finna registaro (Valtioneuvoston kanslia – Statsrådets kansli).