Conspectus rerum Latinus 1/2006

Kiam Finnlando estis prezidanto de Eŭrop-Unio, ĝi kutimis publikigi Conspectus Latinus (Vidado Latina) pri aferoj rilataj al la prezidanteco. En la jaro 1999, kiam Finnlando okupis la prezidantecon, ĝi altiris al si rigardojn kaj intereson de eŭropanoj kaj ĝi estis ricevita de ili kun multaj pozitivaj kritikoj. Sekve, Conspectus estas redaktota ankaŭ en la jaro 2006. La uzado de latina lingvo estas omaĝe al eŭropa kulturo kaj memorigo al ĉiuj pri radikoj de la eŭropa socio, kiu devenas de la antikva klasika epoko.

Conspectus rerum Latinus (laŭvorte, Vidado al Aferoj Latina) estas verkata de profesoro Tuomo Pekkanen kaj instruisto Reijo Pitkäranta, kiuj estas redaktoroj de la Latinaj Novaĵoj (Nuntii Latini) elsendataj de la finnlanda publikserva radia kaj televida kompanio YLE ekde la jaro 1989.

Conspectus rerum Latinus estas publikigota en la retpaĝoj de la Eŭrop-Unia Prezidanteco, kaj eblas mendi ke oni sendu ĝin al via retpoŝto. Ĝi estas eldonota dufoje en la monato Julio, unufoje ĉiusemajne de Septembro ĝis Decembro. Dum la monato Aŭgusto ĝi ne aperos kaŭze de somerferioj. Ĝi aperos merkrede.

YLE: Nuntii Latini http://www.yleradio1.fi/nuntii/

Originala teksto © la buroo de la finna registaro (Valtioneuvoston kanslia – Statsrådets kansli).

14 Responses to Conspectus rerum Latinus 1/2006

  1. Rob Groeneveld diras:

    Koran gratulon al la finnaj esperantistoj kiuj prizorgas la tradukon en Esperanto! Komuniko pri la Esperanta traduko aperis en la nederlanda senpaga gazeto Spits de la 31a de augusto.

  2. timsk diras:

    Ĉu vere? Koran dankon pro la atentigo. 🙂

  3. Ineke Emmelkamp diras:

    Ankau mi gratulas! La mesagxo ankau aperis en Metro, de Telegraaf kaj NRC Next!

  4. timsk diras:

    Bonege. 🙂 Dankon pro la atentigo. Mi trovis ligilon al la artikolo de Telegraaf, sed ne al la aliaj. Se vi scias pli bone serĉi ol mi (ĉar mi ne komprenas la nederlandan), bonvolu aldoni ligilojn ĉi tie, mi petas, se eblas.

  5. Bernard BEHRA diras:

    Ne kredeble. Ĉu mi sonĝas ? Ne, mi bone legis oficialan komikadon en Esperanto pri Eŭropo. Miriga evento. Ĉu tio estas la komenco de la fina venko ? Mi ne scias, sed almenaŭ tio estas bonega finna ago. Mi kore gratulas.

  6. Tim Morley diras:

    “Oficiala komikado”, ĉu? 😉 Ĉiukaze, dankon pro la gratula mesaĝo.

  7. Rudy diras:

    Jes ja, tio estas bona iniciativo kiu ghojigas poreùropan esperantiston kiel mi.

  8. Francesco Gaeta diras:

    Dankon. Iom post iom la birdo faras sian neston en sia naskig^kontinento.

  9. Hans Pinkse diras:

    Mi esperas ke multe da organizoj sekvos ĉi tiu ekzemplo kaj finfine
    la internacia lingvo prenos sian plene merititan funkcion en Eŭropo kaj
    poste en la mondo.

  10. Kurt Fischer diras:

    Jes, bona iniciativo. Espereble gxi dauros.
    Kurt Fischer

  11. Bruno Schmitt diras:

    Bravo !! Très bonne intitative ! Une langue auxilaire pour les européens (et pour le monde entier), voilà ce qu’il nous faut !

  12. Dianne Lukes diras:

    Cxu vi havus la eblecon mencii http://www.lernu.net cxiam, kiam vi preparos la Esperantan tradukon? Ankoraux ne multaj Euxropanoj scias aux ecx konas ion pri Esperanto! Dauxru fari bone kaj la cetera mondo sekvos vin. Diano el Auxstralio

  13. Frans van der Horst diras:

    Great, wunderbar, fantastisch, hartstikke goed, bonega. Dankon!

  14. Jorgos diras:

    Après avoir parcouru l’Europe à vélo, il y a une vingtaine d’années, accompagné par des dixaines d’amis, afin de populariser l’idée du Droit à une Communication Directe par la langue neutre Esperanto (le latin moderne), je ne peux que me réjouir du fait que la Finlande ait mis en pratique ce qui, trop souvent, reste un bon voeux …quand ce n’est pas un tabou ! Kiitos ! Js.
    Gratulegon al Finnoj, la laboro ne fini’gis sed jam finni’gis : bona eko ! Bonan e’hon !!!
    Dankon al Tim, neniu plu timu, nur Tim-imitu ! Js.

Lasu respondon al Francesco Gaeta Nuligi respondon