Conspectus rerum Latinus 6/2006

Septembro 27, 2006

Eŭropa agrikulturo sin donas al venkado de estontaj danĝeroj
Ministroj de Eŭropa Unio respondecaj pri agrikulturo finis sian neformalan tritagan kunvenon en Oŭlo. En la kunveno, krom koncentriĝi je estontecaj danĝeroj por agrikulturo, oni konsideris kaj taksis la eŭropan modelon pri agrikulturo. La diskutoj estis surbaze de raporteto preparita de la Prezidanteco iom antaŭe. Juha Korkeaoja, la finna ministro pri agrikulturo kaj fiŝkaptado kiu prezidis ĉe la kunveno, diris, “La agrikulturo en Eŭropo estas elmetita al grandaj danĝeroj, pro kiuj ni devas labori kun unueca forto por ilin venki. Tamen, certa grado de stabileco necesas, kaj ne estas prudente tro ofte ŝanĝi la politikon.”
http://www.eu2006.fi/calendar/vko38/1129710316891/

Konsilio pri Konkurenco en Bruselo la 25-an de septembro diskutis novagado-politikon
En la kunveno de la Konsilio pri Konkurenco, okazinta en Bruselo lunde la 25-an de septembro, ministroj interŝanĝis siajn opiniojn pri la novagado-politiko de EU kaj pri ĝia konkurenco-kapablo. Krome, la Komisiono prezentis komunikaĵon pri novagado-politiko; Finnlando, kiel la nuna postenanto de la Prezidanteco, prezentos dum la venontaj monatoj siajn planojn por diskutado de tiu ĉi temo.
http://www.eu2006.fi/calendar/vko39/1147785421623/

Kunveno de ministroj pri eksteraj aferoj de EU kaj Nov-Zelando la 25-an de septembro
Winston Peters, la nov-zelanda ministro, ĉeestis la kunvenon de ministroj pri eksteraj aferoj de EU kaj Nov-Zelando la 25-an de septembro. Inter la temoj estis kunlaboro de Eŭropa Unio kaj Nov-Zelando kaj aferoj rilataj al la Azia kaj Pacifika regiono. Laŭ la kutimo, la rolojn de Eŭropa Unio ludis la Triopo, t.e. la Prezidanteca ŝtato de EU, la Sekretariato de la Konsilio, kaj la Komisiono.
http://www.eu2006.fi/calendar/vko39/1152794148416/

Kunveno de ministroj pri eksteraj aferoj de EU kaj Aŭstralio la 26-an de septembro
Alexander Downer, la aŭstralia ministro, ĉeestis la kunvenon de ministroj pri eksteraj aferoj de EŬ kaj Aŭstralio la 26-an de septembro. Ĉe la kunveno, kiun prezidis Erkki Tuomioja, ministro pri eksteraj aferoj de Finnlando, oni diskutis ne nur pri kunlaboro inter EŬ kaj Aŭstralio, sed ankaŭ pritraktis demandojn rilatajn al sekureco en la Azia regiono kaj aktualajn internaciajn aferojn. Laŭ la kutimo, la rolojn de Eŭropa Unio oficis la Triopo, t.e. la Prezidanteca ŝtato de EU, la Sekretariato de la Konsilio, kaj la Komisiono.
http://www.eu2006.fi/calendar/vko39/1152793848503/

Conspectus rerum Latinus
La venonta numero de Conspectus Latine aperos merkrede, la 4-an de oktobro.
http://www.eu2006.fi/newsletters/

Originala teksto © la buroo de la finna registaro (Valtioneuvoston kanslia – Statsrådets kansli).


Conspectus rerum Latinus 5/2006

Septembro 20, 2006

Ministroj pri Justico kaj Internaj Aferoj en urbo Tampere, de la 20a ĝis la 22a de septembro
La ministroj pri Justico kaj pri Internaj Aferoj de EU neformale kunvenos en urbo Tampere de la 20-a ĝis la 22-a de septembro. La kunvenon prezidos Leena Luhtanen, ministrino pri Justico de Finnlando, kaj de Kari Rajamaki, ministro pri Internaj Aferoj.
Ministrino Luhtanen gvidos debaton pri estonta juĝo-polico de EU. La prezidanteco intencas reformi la sistemon juĝi, kiu en sia nuntempa formo malebligas kunlaboradon pri justico kaj internaj aferoj.
Ĵaude la ministroj debatos kiel pliefikigi la strategion de EU kontraŭ terorismo. Ministro Rajamaki parolos pri limigado de enmigrado en EUn kaj prezentos rimedojn de la prezidenta konsilio por akceli solidarecon en Eŭropo kiuj videble rilatas al enmigrado, gardado de landlimoj, permeso de politika azilo.
Gazetara konferencoj pri tiu kunsido okazos ĵaude la 21-an de septembro je la 12.30 kaj je la 17.45 (GMT +3) kaj vendrede la 22-an de septembro, kaj estos rekte videblaj per Interreto aŭ el dosiero elŝutebla ĉe eu2006.fi.
http://www.eu2006.fi/calendar/vko38/en_GB/1129710063210/?calYear=2006&calMonth=8

Sesa kunveno de ministroj pri Industrio de EU kaj de mediteraneaj landoj en insulo Rodoso, la 21-an kaj la 22-an de septembro
Ministroj pri Industrio de EU kaj de mediteraneaj landoj kunvenos en greka insulo Rodoso la 21an kaj la 22an de septembro. Partoprenos ankaŭ reprezentantoj de industriaj organizaĵoj. La pritraktota temo estos tutmondiĝo de societoj de UE kaj de apudmediteraneaj landoj. La kunvenon prezidos Mauri Pekkarinen, ministro pri Komerco kaj Industrio de Finnlando, kaj de Dimitris Siouflas, greka ministro pri Progreso.
http://www.eu2006.fi/calendar/vko38/en_GB/1147176158125/?calYear=2006&calMonth=8

Ministroj kunvenos en urbo Oulu la 24-an ĝis la 26an de septembro por pridebati la Eŭropan agrikulturan modelon
Neformala kunveno de ministroj pri Agrikulturo taksos la elektitan modelon de agrikultura politiko por EU, kaj taskojn pri la danĝeroj kiuj urĝe minacas la kamparon.
Ĉi tiu temo estas parto de la ĝenerala temaro de ambaŭ prezidantecoj de la jaro 2006, t. e. noviganta, subtenebla kaj konkurenckapabla agrikulturo en kampara Eŭropo. La kunvenon prezidos Juha Korkeaoja, ministro pri Agrikulturo kaj Silvikulturo.
Gazetara konferenco okazos la 26an de septembro je la 12.30 (GMT +3), kaj estos videbla rekte per Interreto aŭ el dosiero elŝutebla ĉe eu2006.fi.
http://www.eu2006.fi/calendar/vko38/en_GB/1129710316891/?calYear=2006&calMonth=8

Conspectus Rerum Latinus
La venonta numero de Conspectus Latine aperos merkrede la 27an de septembro.
Conspectus rerum Latinus: http://www.eu2006.fi/newsletters

Originala teksto © la buroo de la finna registaro (Valtioneuvoston kanslia – Statsrådets kansli).


Conspectus rerum Latinus 4/2006

Septembro 13, 2006

Decido pri pligrandiĝo de ASEM en la Helsinka Pintkunveno la 10-11-an de septembro
La 11-an de septembro la estroj de 38 Aziaj kaj Eŭropaj landoj, kune kun la prezidanto de la Eŭropa Komisiono, finis la dutagan Pintkunvenon de ASEM 6 en Helsinko.

En la kunveno oni starigis regulojn por la estonta kunlaboro inter Eŭropo kaj Azio, kaj oni alprenis decidon pri ses novaj kunlaborantoj akceptendaj en ASEM. En la venonta Pintkunveno de ASEM, kiu okazos en Pekino en 2008, la nombro de kunlaborantoj estos kreskinta de 39 ĝis 45, ĉar Bulgario kaj Rumanio el Eŭropo, kaj Hindio, Mongolio, Pakistano kaj la Sekretariato de ASEAN flanke de Azio, aliĝos al ASEM.

Krom tio, la ŝtat- kaj registar-estroj alprenis du deklarojn. La Deklaro pri Klimatoŝanĝo celas plifortigi kloplodojn atingi ĝeneralan akordon en internaciaj interkonsiliĝoj pri klimato.

La alia deklaro, nomata la Helsinka Deklaro pri la Estonteco de ASEM, proponas regulojn kaj rekomendojn facile uzeblajn, laŭ kiuj kunlaborado progresos estontece.

La dokumentoj rilataj al la Pintkunveno, ekz. informoj por la amaskomunikiloj, publikigitaj konkludoj konkludoj, estas prezentataj en la retpaĝoj de ASEM 6. Per tiu retejo ankaŭ eblas aliri la kvar elsendojn, kiujn oni faris rekte per Interreto dum la kunveno.

ASEM 6, Sesa Pintkunveno Azio-Eŭropo: www.asem6.fi.

Konsilio pri Ĝeneralaj Aferoj kaj Eksteraj Rilatoj (KĜAER) en Bruselo la 14-an kaj 15-an de septembro
Kunveno de la Konsilio pri Ĝeneralaj Aferoj kaj Eksteraj Rilatoj (KĜAER), kiun partoprenos la eŭropuniaj ministroj pri eksteraj aferoj, okazos en Bruselo la 14-an kaj 15-an de septembro. La diskutoj ĉefe koncentriĝos je okcidenta Balkanio, Darfuro, Demokratia Respubliko Kongo, Mez-Oriento kaj Irako. Erkki Tuomioja, la finna ministro pri eksteraj aferoj, prezidos la Konsilion.

La kunvenon sekvos gazetara konferenco, kiu rekte elsendiĝos per Interreto kaj spekteblos en www.eu2006.fi. La horo de tiu elsendo konfirmiĝos pli malfrue.

Ĉefaj eventoj en la venonta semajno
18-a de septembro en Bruselo: Konsilio pri Agrikulturo kaj Fiŝkaptado
www.eu2006.fi/calendar/vko38/en_GB/1147702436222/?calYear=2006&calMonth=8

20-22-a de septembro en Tampereo: neformala kunveno de ministroj – Justico kaj Internaj Aferoj
www.eu2006.fi/calendar/vko38/en_GB/1129710063210/?calYear=2006&calMonth=8

24-26-a de septembro en Oŭlo: neformala kunveno de ministroj – Agrikulturo
www.eu2006.fi/calendar/vko38/en_GB/1129710316891/?calYear=2006&calMonth=8

Conspectus rerum Latinus
La venonta numero de Conspectus Latine aperos merkrede, la 20-an de septembro.

Conspectus rerum Latinus: www.eu2006.fi/newsletters/

Originala teksto © la buroo de la finna registaro (Valtioneuvoston kanslia – Statsrådets kansli).


Conspectus rerum Latinus 3/2006

Septembro 6, 2006

Neformala Ekofin-Konsilio kunvenos en Helsinko la 8-9-an de septembro
La dutaga kunveno de la EKOFIN-konsilio traktos vastan aron da temoj, interalie la nunan staton kaj estontecon de la monda ekonomio, la stabilecon de la financaj merkatoj kaj la institucian evoluon de Internacia Mon-Fonduso (IMF). Antaŭos la EKOFIN-konsilion kunveno de la eŭro-grupo, t.e. de la dek du landoj kies komuna valuto estas eŭro. En vendredo, la 8-a de septembro, rekte elsendiĝos en Interreto, je la horoj 09.00 (GMT+3), 12.30 (GMT+3) kaj 16.45 (GMT+3), gazetaraj konferencoj de la prezidanteco. En sabato, la 9-an de septembro, la gazetara konferenco de la prezidanteco estos elsendita samrimede je 13.15 (GMT+3).

Informoj por la amaskomunikiloj: www.eu2006.fi/mediaguides

Pintkunveno EU-Korea Respubliko kaj EU-Ĉinio en Helsinko la 9-an de septembro
En Helsinko, la 9-an de septembro, okazos pintkunvenoj inter Eŭropa Unio kaj Korea Respubliko, kaj inter EU kaj Ĉinio. Gazetara konferenco de la prezidanteco elsendiĝos Interrete en eu2006.fi je 11.45 (EU-Koreio) kaj posttagmeze (EU-Ĉinio).

Informoj por la amaskomunikiloj: www.eu2006.fi/mediaguides

Pintkunveno de ASEM6 en Helsinko la 10-11-an de septembro 2006
En la pintkunveno nomata ASEM6 kunvenos reprezentantoj de 38 landoj de Azio kaj Eŭropo, kaj delegitoj de la Eŭropa Komisiono, por trakti en malferma kaj sincera interparolo la ĉeftemon “Tutmondaj defioj – Respondoj komunaj”. Interretaj elsendoj el la la pintkunveno videblos en la retejo www.asem6.fi. Dimanĉe, la 10-an de septembro, je 14.00 (GMT+3) la solena inaŭguro videblos per Interreto; same la gazetara konferenco de la finna ĉefministro je 21.45 (GMT+3). Lunde, la 11-an de septembro, posttagmeze elsendiĝos Interrete la solena fermo, kaj gazetara konferenco de la kunordigantoj je 17.30 (GMT+3).

ASEM6, Sesa Pintkunveno Azio-Eŭropo: www.asem6.fi

eu2006.fi je la dispono de amaskomunikiloj

La prezidanteco renkontas ĵurnalistojn la 6-an de septembro
La 6-an de septembro je 14.15 (GMT+2), ĉefministro Matti Vanhanen rekte respondas al demandoj de ĵurnalistoj, same televide kiel rete, sub la nomo Presidency meets the press, La prezidanteco renkontas ĵurnalistojn. La elsendo okazos per EbS (Europe by Satellite, Eŭropo per Satelito). Ĉi tiu programo, kiun produktas la finna EU-prezidanteco, EbS kaj la finnlanda publikserva radia kaj televida kompanio YLE, estos elsendata unufoje monate dum la finna prezidanteco. Ĝin povas spekti ĉiuj kun aliro al Interreto aŭ al EbS-elsendoj satelitaj.

La prezidanteco renkontas ĵurnalistojn: www.eu2006.fi/pmp

Conspectus rerum Latinus
La venonta numero de Conspectus Latine aperos merkrede, la 13-an de septembro.
Conspectus rerum Latinus: www.eu2006.fi/newsletters/

Originala teksto © la buroo de la finna registaro (Valtioneuvoston kanslia – Statsrådets kansli).