Conspectus rerum Latinus 4/2006

Decido pri pligrandiĝo de ASEM en la Helsinka Pintkunveno la 10-11-an de septembro
La 11-an de septembro la estroj de 38 Aziaj kaj Eŭropaj landoj, kune kun la prezidanto de la Eŭropa Komisiono, finis la dutagan Pintkunvenon de ASEM 6 en Helsinko.

En la kunveno oni starigis regulojn por la estonta kunlaboro inter Eŭropo kaj Azio, kaj oni alprenis decidon pri ses novaj kunlaborantoj akceptendaj en ASEM. En la venonta Pintkunveno de ASEM, kiu okazos en Pekino en 2008, la nombro de kunlaborantoj estos kreskinta de 39 ĝis 45, ĉar Bulgario kaj Rumanio el Eŭropo, kaj Hindio, Mongolio, Pakistano kaj la Sekretariato de ASEAN flanke de Azio, aliĝos al ASEM.

Krom tio, la ŝtat- kaj registar-estroj alprenis du deklarojn. La Deklaro pri Klimatoŝanĝo celas plifortigi kloplodojn atingi ĝeneralan akordon en internaciaj interkonsiliĝoj pri klimato.

La alia deklaro, nomata la Helsinka Deklaro pri la Estonteco de ASEM, proponas regulojn kaj rekomendojn facile uzeblajn, laŭ kiuj kunlaborado progresos estontece.

La dokumentoj rilataj al la Pintkunveno, ekz. informoj por la amaskomunikiloj, publikigitaj konkludoj konkludoj, estas prezentataj en la retpaĝoj de ASEM 6. Per tiu retejo ankaŭ eblas aliri la kvar elsendojn, kiujn oni faris rekte per Interreto dum la kunveno.

ASEM 6, Sesa Pintkunveno Azio-Eŭropo: www.asem6.fi.

Konsilio pri Ĝeneralaj Aferoj kaj Eksteraj Rilatoj (KĜAER) en Bruselo la 14-an kaj 15-an de septembro
Kunveno de la Konsilio pri Ĝeneralaj Aferoj kaj Eksteraj Rilatoj (KĜAER), kiun partoprenos la eŭropuniaj ministroj pri eksteraj aferoj, okazos en Bruselo la 14-an kaj 15-an de septembro. La diskutoj ĉefe koncentriĝos je okcidenta Balkanio, Darfuro, Demokratia Respubliko Kongo, Mez-Oriento kaj Irako. Erkki Tuomioja, la finna ministro pri eksteraj aferoj, prezidos la Konsilion.

La kunvenon sekvos gazetara konferenco, kiu rekte elsendiĝos per Interreto kaj spekteblos en www.eu2006.fi. La horo de tiu elsendo konfirmiĝos pli malfrue.

Ĉefaj eventoj en la venonta semajno
18-a de septembro en Bruselo: Konsilio pri Agrikulturo kaj Fiŝkaptado
www.eu2006.fi/calendar/vko38/en_GB/1147702436222/?calYear=2006&calMonth=8

20-22-a de septembro en Tampereo: neformala kunveno de ministroj – Justico kaj Internaj Aferoj
www.eu2006.fi/calendar/vko38/en_GB/1129710063210/?calYear=2006&calMonth=8

24-26-a de septembro en Oŭlo: neformala kunveno de ministroj – Agrikulturo
www.eu2006.fi/calendar/vko38/en_GB/1129710316891/?calYear=2006&calMonth=8

Conspectus rerum Latinus
La venonta numero de Conspectus Latine aperos merkrede, la 20-an de septembro.

Conspectus rerum Latinus: www.eu2006.fi/newsletters/

Originala teksto © la buroo de la finna registaro (Valtioneuvoston kanslia – Statsrådets kansli).

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: