Conspectus rerum Latinus 6/2006

Eŭropa agrikulturo sin donas al venkado de estontaj danĝeroj
Ministroj de Eŭropa Unio respondecaj pri agrikulturo finis sian neformalan tritagan kunvenon en Oŭlo. En la kunveno, krom koncentriĝi je estontecaj danĝeroj por agrikulturo, oni konsideris kaj taksis la eŭropan modelon pri agrikulturo. La diskutoj estis surbaze de raporteto preparita de la Prezidanteco iom antaŭe. Juha Korkeaoja, la finna ministro pri agrikulturo kaj fiŝkaptado kiu prezidis ĉe la kunveno, diris, “La agrikulturo en Eŭropo estas elmetita al grandaj danĝeroj, pro kiuj ni devas labori kun unueca forto por ilin venki. Tamen, certa grado de stabileco necesas, kaj ne estas prudente tro ofte ŝanĝi la politikon.”
http://www.eu2006.fi/calendar/vko38/1129710316891/

Konsilio pri Konkurenco en Bruselo la 25-an de septembro diskutis novagado-politikon
En la kunveno de la Konsilio pri Konkurenco, okazinta en Bruselo lunde la 25-an de septembro, ministroj interŝanĝis siajn opiniojn pri la novagado-politiko de EU kaj pri ĝia konkurenco-kapablo. Krome, la Komisiono prezentis komunikaĵon pri novagado-politiko; Finnlando, kiel la nuna postenanto de la Prezidanteco, prezentos dum la venontaj monatoj siajn planojn por diskutado de tiu ĉi temo.
http://www.eu2006.fi/calendar/vko39/1147785421623/

Kunveno de ministroj pri eksteraj aferoj de EU kaj Nov-Zelando la 25-an de septembro
Winston Peters, la nov-zelanda ministro, ĉeestis la kunvenon de ministroj pri eksteraj aferoj de EU kaj Nov-Zelando la 25-an de septembro. Inter la temoj estis kunlaboro de Eŭropa Unio kaj Nov-Zelando kaj aferoj rilataj al la Azia kaj Pacifika regiono. Laŭ la kutimo, la rolojn de Eŭropa Unio ludis la Triopo, t.e. la Prezidanteca ŝtato de EU, la Sekretariato de la Konsilio, kaj la Komisiono.
http://www.eu2006.fi/calendar/vko39/1152794148416/

Kunveno de ministroj pri eksteraj aferoj de EU kaj Aŭstralio la 26-an de septembro
Alexander Downer, la aŭstralia ministro, ĉeestis la kunvenon de ministroj pri eksteraj aferoj de EŬ kaj Aŭstralio la 26-an de septembro. Ĉe la kunveno, kiun prezidis Erkki Tuomioja, ministro pri eksteraj aferoj de Finnlando, oni diskutis ne nur pri kunlaboro inter EŬ kaj Aŭstralio, sed ankaŭ pritraktis demandojn rilatajn al sekureco en la Azia regiono kaj aktualajn internaciajn aferojn. Laŭ la kutimo, la rolojn de Eŭropa Unio oficis la Triopo, t.e. la Prezidanteca ŝtato de EU, la Sekretariato de la Konsilio, kaj la Komisiono.
http://www.eu2006.fi/calendar/vko39/1152793848503/

Conspectus rerum Latinus
La venonta numero de Conspectus Latine aperos merkrede, la 4-an de oktobro.
http://www.eu2006.fi/newsletters/

Originala teksto © la buroo de la finna registaro (Valtioneuvoston kanslia – Statsrådets kansli).

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: