Conspectus rerum Latinus 10/2006

Oktobro 24, 2006

Pintkunveno EU-Ukrainio en Helsinko la 27-an de oktobro
Finnlando gastigos la pintkunvenon de Eŭropa Unio kaj Ukrainio, kiu okazos en Helsinko vendrede la 27-an de oktobro. Ĉefministro Matti Vanhanen estros la EU-an delegitaron, kaj prezidento Viktor Juŝĉenko estros la ukrainan delegitaron. Flanke de Eŭropa Unio ankaŭ ĉeestos ĉi tiun kunvenon José Manuel Barroso, la prezidento de Eŭropa Komisiono, kaj Benita Ferrero-Waldner, membro de Eŭropa Komisiono. Erkkii Tuomioja, finna ministro pri eksteraj aferoj, kaj Paula Lehtomäki, ministro pri komerco kaj progreso, ĉeestos reprezente de la finna prezidanteco.

Oni antaŭvidas, ke la helsinka kunveno ĉefe pritraktos dupartiajn aferojn, por fortigi politikajn kaj ekonomiajn rilatojn inter Eŭropa Unio kaj Ukrainio. Inter la diskutaĵoj estos aferoj pri energio, la eŭropa najbaropolitiko, kaj la plej gravaj internaciaj aferoj. La alia ĉefa intenco estas pritaksi pri kiel la aferoj komencitaj ĉe la pintkunveno EU-Ukrainio en 2005 estas progresintaj.

La gazetara konferenco pri la kunveno, okazonta je la 14.00 (GMT+3) estos spektebla rekte per Interreto aŭ per arkiva dosiero en eu2006.fi.
www.eu2006.fi/calendar/vko43/en_GB/1159961562645/

Konstanta Konsilio pri Kunlaborado EU-Rusio kunvenis en Helsinko la 29-30-an de oktobro
La kvina kunveno de la Konstanta Konsilio pri Kunlaborado EU-Rusio en ties formato pri justico kaj internaj aferoj okazos la 29-30-an de oktobro en Helsinko. La kunveno ĉefe kloplodos efektivigi, ke Eŭropa Unio kaj Rusio daŭre fortigos kaj disvolvigos sian kunlaboradon pri libereco, sekureco kaj justico. Krom tio oni tre precize ekzamenos pri kiomgrade oni estas efektiviginta la vojoplanon pri komunaj libereco, sekureco kaj justico inter EU kaj Rusio. Inter la aferoj, kiujn la partoprenantoj diskutos, estas tramovado de homoj, terorismo, organiza krimo, kaj juĝa kunlaborado pri civilaj kaj kriminalaj aferoj.

La gazetara konferenco okazonta lunde la 30-an de oktobro je la 15.00 (GMT+3) estos spektebla rekte per Interreto aŭ per arkiva dosiero en eu2006.fi.
www.eu2006.fi/calendar/vko43/en_GB/1160648455975/

Conspectus rerum Latinus
La venonta numero de Conspectus Latine aperos merkrede, la 1-an de novembro.
www.eu2006.fi/newsletters/

Originala teksto © la buroo de la Finna registaro (Valtioneuvoston kanslia – Statsrådets kansli).


Conspectus rerum Latinus 9/2006

Oktobro 18, 2006

La prezidanteco renkontas ĵurnalistojn la 18-an de oktobro
La 18-an de oktobro je 14.15 (GMT+2), ĉefministro Matti Vanhanen rekte respondas al demandoj de ĵurnalistoj, kaj televide kaj rete, en la programo Presidency Meets the Press, La prezidanteco renkontas ĵurnalistojn. La elsendo okazos per EbS (Europe by Satellite, Eŭropo per Satelito). Ĉi tiu programo, kiun produktas la finna EU-prezidanteco, EbS kaj la finnlanda publikserva radia kaj televida kompanio YLE, elsendiĝos unufoje monate dum la finna prezidanteco. Ĝin povas spekti ĉiuj kun aliro al Interreto aŭ al EbS-elsendoj satelitaj.
www.eu2006.fi/pmp/

Tripartia sociala kunveno en Lahti la 20-an de oktobro
Finnlando, kiu nuntempe okupas la prezidantecon de EU, kune kun Eŭropa Komisiono neformale havos tripartian socialan kunvenon de estroj la 20-an de oktobro en Lahti. La kunvenon prezidos Matti Vanhanen, la ĉefministro de Finnlando, kaj José Manuel Barroso, la prezidanto de Eŭropa Komisiono. Tie oni diskutos pri manieroj plibonigi la kvaliton de la laborvivo kaj la efikecon de la eŭropa labormerkato, kiujn karakterizas premanta konkurenco kaj maljunigxanta logxantaro. En la kunveno oni precipe esploros, kiel per fleksebleco kaj sekureco regi ŝanĝiĝon en la labormerkato. La okazonta kunveno de estroj en Lahti estos la unua altnivela kunveno pri ĉi tiuj aferoj.

La sociala kunveno antaŭos la neformalan kunvenon, kiun havos ŝtatestroj kaj registarestroj de EU vendrede en Lahti. La kunveno ankaŭ havigos al la partoprenantoj tribunon por esprimi siajn opiniojn rilate la tagordajn temojn distutotajn en la kunveno de ŝtatestroj kaj registarestroj.

Gazetara konferenco je la 11.30 (GMT+3) estos spektebla rekte per Interreto aŭ per arkiva dosiero en eu2006.fi.
www.eu2006.fi/calendar/vko42/en_GB/1152024070238/

Ŝtatestroj kaj registarestroj kunvenos en Lahti la 20-an de oktobro
Ŝtatestroj kaj registarestoj de EU kunvenos en Lahti la 20-an de oktobro. La ĉefaj temoj estos la novkreado-politiko de EU kaj eksteraj rilatoj pri energio. La partoprenantoj diskutos ankaŭ pri enmigrado-politiko. La kunvenon prezidos Matti Vanhanen, la ĉefministro de Finnlando.

Post la neformala kunveno, la EU-aj ŝtatestroj kaj registarestro vespermanĝos kune kun Vladimir Putin, la prezidento de Rusio. Dum la vespermanĝo oni precipe pridiskutos ellaboradon de la strategia asociiĝo inter EU kaj Rusio; tiuj diskutoj inkluzivos kunlaboradon en aferoj rilataj al energio.

Jen la gazetaraj konferencoj pri la kunveno okazontaj vendrede la 20-an de oktobro: gazetara konferenco (tripartia sociala kunveno de estroj) je la 11.30 (GMT+3), prezidanteca gazetara konferenco (neformala kunveno de ŝtatestroj kaj registarestroj) je la 17.30 (GMT+3) kaj la 21.30 (GMT+3). La gazetaraj konferencoj estos spekteblaj rekte per Interreto aŭ per arkiva dosiero en eu2006.fi.
www.eu2006.fi/calendar/vko42/1129707161527/

Conspectus rerum Latinus
La venonta numero de Conspectus Latine aperos merkrede, la 25-an de oktobro.
www.eu2006.fi/newsletters/

Originala teksto © la buroo de la Finna registaro (Valtioneuvoston kanslia – Statsrådets kansli).


Conspectus rerum Latinus 8/2006

Oktobro 12, 2006

Konsilio pri Transporto, Telekomunikado kaj Energio, la 12-an de oktobro 2006
La Konsilio pri Transporto, Telekomunikado kaj Energio jaŭdon la 12-an de Oktobro kunsidos en Luksemburgo. Ĝi pridiskutos la reglamenton pri la sekureco de civila aertransportado, kaj la satelitan navig-sistemon Galileo. Proponite estas decidi pri la Komisiona komuniko raportanta pri la progreso de la programo Galileo. Krome la Konsilio havos politikan diskuton pri la vojmeza pritakso de la blanka libro pri transporta politiko. Prezidos Susanna Huovinen, Ministro pri Transporto kaj Komuniko.

Malferma sesio de la kunveno de la Konsilio, kiu okazos je 10:15 (GMT+2), kaj gazetara konferenco, kiu okazos proksimume je 15:00 (GMT+2) estas planitaj, kaj estos rigardeblaj rekte per interreto aŭ per arkiva dosiero elŝutebla ĉe eu2006.fi.
www.eu2006.fi/calendar/vko41/1147702633868/

Pintkunveno EU-Hindujo en Helsinko la 13-an de oktobro 2006
Vendredon la 13-an de oktobro en Helsinko okazos pintkunveno EU-Hindujo. Ĝi aparte celos plifortigon de la strategia partnereco de Eŭropa Unio kaj Hindujo, laŭ la komuna agadplano akceptita en septembro 2005 en Nov-Delhio. La delegitojn de Eŭropa Unio estros ĉefministro Matti Vanhanen, kaj la delegitojn de Hindujo estros ĉefministro Manmohan Singh.

La gazetara konferenco, kiu estas planita por 13:20 (GMT+2) estos rigardebla rekte per interreto aŭ per arkiva dosiero elŝutebla ĉe eu2006.fi.
www.eu2006.fi/calendar/vko41/1155816517532/

Ŝtatestroj kaj Registarestroj kunvenos neformale en la urbo Lahti la 20-an de oktobro
Ŝtatestroj kaj registarestroj kunvenos neoficiale en la urbo Lahti la 20-an de oktobro. Informoj por la amaskomunikiloj pri la aranĝoj pretigitaj por ili, kiel pri loĝado kaj transportado, estas en eu2006.fi.

La neoficiala kunveno eklaboros dum tagmanĝo, en kiu diskutiĝos ekstera politiko pri energio. Post la tagmanĝo restos tempo por mallonga diskutado pri aliaj temoj, kiel pri kontraŭleĝa enmigrado. La precipa temo de la posttagmeza sesio estos la neceso plifortigi konkurencpovon, precipe per politiko pri novigado. Post la kunveno okazos vespermanĝo, kiun ĉeestos Vladimir Putin, prezidento de Rusujo.

Jen la tempoplano de la gazetaraj konferencoj kiuj estas planitaj por la 20-a de oktobro: 11:30 (GMT+3) (neoficiala tripartia pintkonferenco pri socialaj aferoj); 17:30 (GMT+3) (neoficiala kunveno de ŝtatestroj aŭ registarestroj); 21:30 (GMT+3) (laborvespermanĝo kun la rusuja prezidento Vladimir Putin). Gazetaraj konferencoj estos rigardeblaj rekte per interreto aŭ per arkiva dosiero elŝutebla ĉe eu2006.fi.
ww.eu2006.fi/calendar/vko42/1129707161527/

Conspectus rerum Latinus
La venonta numero de Conspectus rerum Latinus aperos merkrede, la 18-an de Oktobro.
http://www.eu2006.fi/newsletters/

Originala teksto © la buroo de la Finna registaro (Valtioneuvoston kanslia – Statsrådets kansli).


Conspectus rerum Latinus 7/2006

Oktobro 4, 2006

Konsilio pri Justico kaj Internaj Aferoj en Bruselo la 5-6-an de oktobro
Ministroj de EU respondecaj pri justico kaj internaj aferoj kunvenos en Bruselo la 5-6-an de oktobro por fari kunvenon de ministroj. Leena Luhtanen, la finna ministro pri justico, kaj Kari Rajamäki, la ministro pri internaj aferoj, prezidos.

Ĵaŭde la ministroj havos publikan debaton pri reinspektado de la Haga programo kaj la prezidanto informos la konsilion rilate al plua prizorgo de la neformala kunveno de ministroj okazinta en Tampereo. Estas proponita submeti por aprobo konkludojn rilatajn al plifortigo de gardado de la marbordoj de EU kaj starigi novan tempoplanon por teĥnika ellaborado de la Ŝengena Inform-Sistemo (SIS II).

Vendrede la ministroj kloplodos trovi interkonsenton pri kadra akordo, kiu temas pri agnoskado de juĝaj decidoj en novaj kriminalaj proceduroj inter la membroj de EŬ. Tia reformo kontribuas al egaleca traktado de krimuloj. En la kunveno oni ankaŭ diskutos la plej gravajn temojn rilatajn al la kadra agordo pri translokigado de krimuloj.
http://www.eu2006.fi/calendar/vko40/en_GB/1147692224635/?calYear=2006&calMonth=9

Neformala kunveno de ministroj de EU respondecaj pri seksa egaleco en Helsinko la 6an kaj 7-an de oktobro
Neformala kunveno de ministroj de EU, kiuj respondecas pri seksa egaleco, kunvenos en la aneksejo de la finna parlamentejo en Helsinko la 6-7-an de oktobro. Sabate la kunveno sin donos al la temo “Virinoj kaj potenco” kaj ministroj diskutos pri kiomgrade virinoj devu partopreni en decidofarado pri politikaj kaj ekonomiaj aferoj. Dudek kvin ministroj de EU kaj aliaj ministroj reprezentantaj Norvegion (la nuntempan prezidanton de la Eŭropa Liberkomerca Asocio (ELKA)) kaj la landojn, kiuj petas aliĝon al EU, ĉeestos la kunvenon.

Krome la ministroj havos la ŝancon rekte ĉeesti la finan kunsidon de konferenco temanta pri “Viroj kaj egaleco”, okazontan antaŭ la kunveno de ministroj. Ĉi tiu konferenco celas pliigi diskutojn pri aferoj rilataj al viroj kaj egaleco, kaj fari ilin eroj de la politiko de EU rilate al egaleco de la seksoj, ĉar temas pri nova afero kiu fariĝas pli kaj pli grava.
http://www.eu2006.fi/calendar/vko40/en_GB/1147183733332/?calYear=2006&calMonth=9

Konstanta Konsilio pri Kunlaborado EU-Rusio koncerne al naturmedio la 9-10-an de oktobro
Kunlaborado inter EU kaj Rusio pri aferoj rilataj al la naturmedio komenciĝos de nova fundamento en la unua kunveno de la Konstanta Konsilio pri Kunlaborado EU-Rusio, okazonta en Helsinko la 9-an kaj 10-an de oktobro 2006. Inter la partoprenantoj de ĉi tiu kunveno, kiun prezidos Jan-Erik Enestam, la finna ministro pri naturmedio, estos Yuri Trutnev, la rusa ministro pri naturaj rimedoj, Stavros Dimas, la EU-a komisaro pri naturmedio, kaj Matthias Machnig el la germana ministerio pri naturmedio.

La kunveno celas aprobi kaj subskribi aferojn rilatajn al kunlaboro inter EU kaj Rusio koncerne al naturmedia protektado kaj naturkonservado.
http://www.eu2006.fi/calendar/vko41/en_GB/1152171586435/?calYear=2006&calMonth=9

Conspectus rerum Latinus
La venonta numero de Conspectus rerum Latinus aperos merkrede, la 11-an de oktobro.
http://www.eu2006.fi/newsletters/

Originala teksto © la buroo de la finna registaro (Valtioneuvoston kanslia – Statsrådets kansli).