Conspectus rerum Latinus 7/2006

Konsilio pri Justico kaj Internaj Aferoj en Bruselo la 5-6-an de oktobro
Ministroj de EU respondecaj pri justico kaj internaj aferoj kunvenos en Bruselo la 5-6-an de oktobro por fari kunvenon de ministroj. Leena Luhtanen, la finna ministro pri justico, kaj Kari Rajamäki, la ministro pri internaj aferoj, prezidos.

Ĵaŭde la ministroj havos publikan debaton pri reinspektado de la Haga programo kaj la prezidanto informos la konsilion rilate al plua prizorgo de la neformala kunveno de ministroj okazinta en Tampereo. Estas proponita submeti por aprobo konkludojn rilatajn al plifortigo de gardado de la marbordoj de EU kaj starigi novan tempoplanon por teĥnika ellaborado de la Ŝengena Inform-Sistemo (SIS II).

Vendrede la ministroj kloplodos trovi interkonsenton pri kadra akordo, kiu temas pri agnoskado de juĝaj decidoj en novaj kriminalaj proceduroj inter la membroj de EŬ. Tia reformo kontribuas al egaleca traktado de krimuloj. En la kunveno oni ankaŭ diskutos la plej gravajn temojn rilatajn al la kadra agordo pri translokigado de krimuloj.
http://www.eu2006.fi/calendar/vko40/en_GB/1147692224635/?calYear=2006&calMonth=9

Neformala kunveno de ministroj de EU respondecaj pri seksa egaleco en Helsinko la 6an kaj 7-an de oktobro
Neformala kunveno de ministroj de EU, kiuj respondecas pri seksa egaleco, kunvenos en la aneksejo de la finna parlamentejo en Helsinko la 6-7-an de oktobro. Sabate la kunveno sin donos al la temo “Virinoj kaj potenco” kaj ministroj diskutos pri kiomgrade virinoj devu partopreni en decidofarado pri politikaj kaj ekonomiaj aferoj. Dudek kvin ministroj de EU kaj aliaj ministroj reprezentantaj Norvegion (la nuntempan prezidanton de la Eŭropa Liberkomerca Asocio (ELKA)) kaj la landojn, kiuj petas aliĝon al EU, ĉeestos la kunvenon.

Krome la ministroj havos la ŝancon rekte ĉeesti la finan kunsidon de konferenco temanta pri “Viroj kaj egaleco”, okazontan antaŭ la kunveno de ministroj. Ĉi tiu konferenco celas pliigi diskutojn pri aferoj rilataj al viroj kaj egaleco, kaj fari ilin eroj de la politiko de EU rilate al egaleco de la seksoj, ĉar temas pri nova afero kiu fariĝas pli kaj pli grava.
http://www.eu2006.fi/calendar/vko40/en_GB/1147183733332/?calYear=2006&calMonth=9

Konstanta Konsilio pri Kunlaborado EU-Rusio koncerne al naturmedio la 9-10-an de oktobro
Kunlaborado inter EU kaj Rusio pri aferoj rilataj al la naturmedio komenciĝos de nova fundamento en la unua kunveno de la Konstanta Konsilio pri Kunlaborado EU-Rusio, okazonta en Helsinko la 9-an kaj 10-an de oktobro 2006. Inter la partoprenantoj de ĉi tiu kunveno, kiun prezidos Jan-Erik Enestam, la finna ministro pri naturmedio, estos Yuri Trutnev, la rusa ministro pri naturaj rimedoj, Stavros Dimas, la EU-a komisaro pri naturmedio, kaj Matthias Machnig el la germana ministerio pri naturmedio.

La kunveno celas aprobi kaj subskribi aferojn rilatajn al kunlaboro inter EU kaj Rusio koncerne al naturmedia protektado kaj naturkonservado.
http://www.eu2006.fi/calendar/vko41/en_GB/1152171586435/?calYear=2006&calMonth=9

Conspectus rerum Latinus
La venonta numero de Conspectus rerum Latinus aperos merkrede, la 11-an de oktobro.
http://www.eu2006.fi/newsletters/

Originala teksto © la buroo de la finna registaro (Valtioneuvoston kanslia – Statsrådets kansli).

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: