Conspectus rerum Latinus 8/2006

Konsilio pri Transporto, Telekomunikado kaj Energio, la 12-an de oktobro 2006
La Konsilio pri Transporto, Telekomunikado kaj Energio jaŭdon la 12-an de Oktobro kunsidos en Luksemburgo. Ĝi pridiskutos la reglamenton pri la sekureco de civila aertransportado, kaj la satelitan navig-sistemon Galileo. Proponite estas decidi pri la Komisiona komuniko raportanta pri la progreso de la programo Galileo. Krome la Konsilio havos politikan diskuton pri la vojmeza pritakso de la blanka libro pri transporta politiko. Prezidos Susanna Huovinen, Ministro pri Transporto kaj Komuniko.

Malferma sesio de la kunveno de la Konsilio, kiu okazos je 10:15 (GMT+2), kaj gazetara konferenco, kiu okazos proksimume je 15:00 (GMT+2) estas planitaj, kaj estos rigardeblaj rekte per interreto aŭ per arkiva dosiero elŝutebla ĉe eu2006.fi.
www.eu2006.fi/calendar/vko41/1147702633868/

Pintkunveno EU-Hindujo en Helsinko la 13-an de oktobro 2006
Vendredon la 13-an de oktobro en Helsinko okazos pintkunveno EU-Hindujo. Ĝi aparte celos plifortigon de la strategia partnereco de Eŭropa Unio kaj Hindujo, laŭ la komuna agadplano akceptita en septembro 2005 en Nov-Delhio. La delegitojn de Eŭropa Unio estros ĉefministro Matti Vanhanen, kaj la delegitojn de Hindujo estros ĉefministro Manmohan Singh.

La gazetara konferenco, kiu estas planita por 13:20 (GMT+2) estos rigardebla rekte per interreto aŭ per arkiva dosiero elŝutebla ĉe eu2006.fi.
www.eu2006.fi/calendar/vko41/1155816517532/

Ŝtatestroj kaj Registarestroj kunvenos neformale en la urbo Lahti la 20-an de oktobro
Ŝtatestroj kaj registarestroj kunvenos neoficiale en la urbo Lahti la 20-an de oktobro. Informoj por la amaskomunikiloj pri la aranĝoj pretigitaj por ili, kiel pri loĝado kaj transportado, estas en eu2006.fi.

La neoficiala kunveno eklaboros dum tagmanĝo, en kiu diskutiĝos ekstera politiko pri energio. Post la tagmanĝo restos tempo por mallonga diskutado pri aliaj temoj, kiel pri kontraŭleĝa enmigrado. La precipa temo de la posttagmeza sesio estos la neceso plifortigi konkurencpovon, precipe per politiko pri novigado. Post la kunveno okazos vespermanĝo, kiun ĉeestos Vladimir Putin, prezidento de Rusujo.

Jen la tempoplano de la gazetaraj konferencoj kiuj estas planitaj por la 20-a de oktobro: 11:30 (GMT+3) (neoficiala tripartia pintkonferenco pri socialaj aferoj); 17:30 (GMT+3) (neoficiala kunveno de ŝtatestroj aŭ registarestroj); 21:30 (GMT+3) (laborvespermanĝo kun la rusuja prezidento Vladimir Putin). Gazetaraj konferencoj estos rigardeblaj rekte per interreto aŭ per arkiva dosiero elŝutebla ĉe eu2006.fi.
ww.eu2006.fi/calendar/vko42/1129707161527/

Conspectus rerum Latinus
La venonta numero de Conspectus rerum Latinus aperos merkrede, la 18-an de Oktobro.
http://www.eu2006.fi/newsletters/

Originala teksto © la buroo de la Finna registaro (Valtioneuvoston kanslia – Statsrådets kansli).

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: