Conspectus rerum Latinus 9/2006

La prezidanteco renkontas ĵurnalistojn la 18-an de oktobro
La 18-an de oktobro je 14.15 (GMT+2), ĉefministro Matti Vanhanen rekte respondas al demandoj de ĵurnalistoj, kaj televide kaj rete, en la programo Presidency Meets the Press, La prezidanteco renkontas ĵurnalistojn. La elsendo okazos per EbS (Europe by Satellite, Eŭropo per Satelito). Ĉi tiu programo, kiun produktas la finna EU-prezidanteco, EbS kaj la finnlanda publikserva radia kaj televida kompanio YLE, elsendiĝos unufoje monate dum la finna prezidanteco. Ĝin povas spekti ĉiuj kun aliro al Interreto aŭ al EbS-elsendoj satelitaj.
www.eu2006.fi/pmp/

Tripartia sociala kunveno en Lahti la 20-an de oktobro
Finnlando, kiu nuntempe okupas la prezidantecon de EU, kune kun Eŭropa Komisiono neformale havos tripartian socialan kunvenon de estroj la 20-an de oktobro en Lahti. La kunvenon prezidos Matti Vanhanen, la ĉefministro de Finnlando, kaj José Manuel Barroso, la prezidanto de Eŭropa Komisiono. Tie oni diskutos pri manieroj plibonigi la kvaliton de la laborvivo kaj la efikecon de la eŭropa labormerkato, kiujn karakterizas premanta konkurenco kaj maljunigxanta logxantaro. En la kunveno oni precipe esploros, kiel per fleksebleco kaj sekureco regi ŝanĝiĝon en la labormerkato. La okazonta kunveno de estroj en Lahti estos la unua altnivela kunveno pri ĉi tiuj aferoj.

La sociala kunveno antaŭos la neformalan kunvenon, kiun havos ŝtatestroj kaj registarestroj de EU vendrede en Lahti. La kunveno ankaŭ havigos al la partoprenantoj tribunon por esprimi siajn opiniojn rilate la tagordajn temojn distutotajn en la kunveno de ŝtatestroj kaj registarestroj.

Gazetara konferenco je la 11.30 (GMT+3) estos spektebla rekte per Interreto aŭ per arkiva dosiero en eu2006.fi.
www.eu2006.fi/calendar/vko42/en_GB/1152024070238/

Ŝtatestroj kaj registarestroj kunvenos en Lahti la 20-an de oktobro
Ŝtatestroj kaj registarestoj de EU kunvenos en Lahti la 20-an de oktobro. La ĉefaj temoj estos la novkreado-politiko de EU kaj eksteraj rilatoj pri energio. La partoprenantoj diskutos ankaŭ pri enmigrado-politiko. La kunvenon prezidos Matti Vanhanen, la ĉefministro de Finnlando.

Post la neformala kunveno, la EU-aj ŝtatestroj kaj registarestro vespermanĝos kune kun Vladimir Putin, la prezidento de Rusio. Dum la vespermanĝo oni precipe pridiskutos ellaboradon de la strategia asociiĝo inter EU kaj Rusio; tiuj diskutoj inkluzivos kunlaboradon en aferoj rilataj al energio.

Jen la gazetaraj konferencoj pri la kunveno okazontaj vendrede la 20-an de oktobro: gazetara konferenco (tripartia sociala kunveno de estroj) je la 11.30 (GMT+3), prezidanteca gazetara konferenco (neformala kunveno de ŝtatestroj kaj registarestroj) je la 17.30 (GMT+3) kaj la 21.30 (GMT+3). La gazetaraj konferencoj estos spekteblaj rekte per Interreto aŭ per arkiva dosiero en eu2006.fi.
www.eu2006.fi/calendar/vko42/1129707161527/

Conspectus rerum Latinus
La venonta numero de Conspectus Latine aperos merkrede, la 25-an de oktobro.
www.eu2006.fi/newsletters/

Originala teksto © la buroo de la Finna registaro (Valtioneuvoston kanslia – Statsrådets kansli).

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: