Conspectus rerum Latinus 2/2006

Julio 21, 2006

Konsilio pri Justico kaj Internaj Aferoj (JIA) en Bruselo lundon la 24-an de Julio
Okazos lunde la unua el tri kunvenoj de la Konsilio pri Justico kaj Internaj Aferoj (JIA), kiuj estas aranĝataj kadre de la finna prezidado de EU. Inter la ĉefaj temoj en la tagordo troviĝas la komunikaĵoj de la Komisiono rilate al reinspektado de la Haga programo, ĝenerala konsidero por pritrakti enmigradon, kaj reguligado de amasa enmigrado. Leena Luhtanen, ministro pri justico, kaj Kari Rajamäki, ministro pri internaj aferoj, prezidos la kunvenojn de la Konsilio JIA.

La malfermaj kunsidoj de la Konsilio, kiuj okazos ekde la 10.00 laŭ loka Brusela tempo (GMT+2), kaj la gazetara konferenco, kies horo konfirmiĝos sur la retpaĝo, estos prezentataj samtempe ĉe www.eu2006.fi.

Konsilio pri Konkurenco en Bruselo lundon la 24-an de julio
Okazos eksterordinara kunveno de la Konsilio pri Konkurenco lunde la 24-an de Julio. Ĉe ĉi tiu kunveno, kies ĉefa tasko estos pritrakti la 7-an Kadran Programon por Esplorado, oni proponos strebi al politika konsento rilate ĉi tiun programon. La prezidanto de la Konsilio estos Mauri Pekkarinen, ministro pri komerco kaj industrio.

Malferma kunsido, kiu okazos de la 11.00 ĝis la 13.00 laŭ loka Brusela tempo (GMT+2), kaj gazetara konferenco, kiu okazos post tiu kunsido, estos prezentataj samtempe ĉe www.eu2006.fi.

EU tre maltrankviliĝas pri okazaĵoj en Mez-Oriento
La Prezidanteco de Eŭropa Unio ege maltrankviliĝis kiam ĝi eksciis, ke la sekureca situacio ĉe la landlimo inter Israelo kaj Libano degeneris. Pro tio la Prezidanteco instigas al ĉiuj flankoj, ke ili memrege sindetenu de ĉia ajn agado, kiu povus akrigi la nunan krizon. La Prezidanteco ankaŭ petegas al ĉiuj ŝtatoj en la regiono, ke ili kondutu respondece kaj faru ĉion eblan por trankviligi la situacion. Vi trovos la opinion de la Prezidanteco pri la lastaj okazaĵoj en Israelo kaj Libano, ĉe www.eu2006.fi.

Malfermaj kunsidoj ĉe kunvenoj de la Konsilio de EU dissendiĝas interrete
La membraj ŝtatoj de EU interkonsentis en Junio, ke la malfermaj kunsidoj ĉe la kunvenoj de la Konsilio de Ministroj elsendiĝu samtempe en Interreto. La Konsilio pri Ekonomiaj kaj Financaj Aferoj (ECOFIN), kiu kunvenis la 11-an de Julio, estis la unua kunveno, kies malfermaj kunsidoj estis elsendendaj per ttt laŭ la Junia dekreto. En la retpaĝoj de la Prezidado tamen ne sole montriĝas elsendoj de la malfermaj kunsidoj de la kunvenoj de la Konsilio, sed ankaŭ tie eldoniĝas ekzemple la neformalaj kunvenoj de la ministroj kaj la gazetaraj konferencoj post diversaj kunvenoj de la EU-aj instancoj.

Interretaj elsendoj ĉe www.eu2006.fi.

Prezidanteco renkontas la gazetaron
Tiuj finnoj, kiuj prezidas EU-on, respondas persone al demandoj de la gazetaro per televido same kiel per ttt. Oni donas al EU-aj raportistoj en Bruselo eblecon po unu fojon monate, por ke ili intervjuu finnajn ministrojn en Helsinko pere de EbS (mallongigo, kiu signifas Eŭropo per Satelito) pri aferoj, kiujn ili taksas atendindaj por la ĉeestantaro. Ĉi tiuj kunsidoj por demandoj kaj respondoj estos spekteblaj de ĉiuj, kiuj havas aliron al la retejo de EbS. La farantoj de la programo estas la Finna Prezidanteco de EU, Eŭropo per Satelito, kaj la finnlanda publikserva radia kaj televida kompanio YLE.

La unua elsendo de tiu ĉi programo (nomata Prezidanteco renkontas la gazetaron) elsendiĝis ĵaude la 13-an de Julio. La unua gasto estis Paula Lehtomäki, la ministro por eŭropaj aferoj.

Prezidanteco renkontas la gazetaron: www.eu2006.fi.

Conspectus rerum Latinus
La sekva ‘Conspectus rerum Latinus’, latina kroniko eldonata sub la egido de la Finna Prezidanteco de EU, dissendiĝos merkredon la 6-an de Septembro 2006.
Conspectus rerum Latinus: http://www.eu2006.fi/newsletters/

Originala teksto © la buroo de la finna registaro (Valtioneuvoston kanslia – Statsrådets kansli).